Traduko de "Pearl", fama mezangla poemego.
"Dum mi estis en la domo de Marjorie Boulton en Oksfordo, mi ekvidis faskon da surtajpitaj flav-oranĝaj paperoj, kiun mi tuj rekonis kiel manuskripton de ŝia neeldonita traduko de Perlo, menciita en Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto de Geoffrey Sutton kun la informo, ke ĝi ankoraŭ atendas publikigon. Kun la manuskripto troviĝis libro de la originala teksto kun multaj krajonaj notoj kaj kvarpaĝa manskriba dokumento "Pri la tradukado". La 101-strofa, 1212-versa poemo estis verkita en la malfrua 14-a jarcento de aŭtoro, kies nomon oni ne scias, en nordokcidenta dialekto de la mezangla. Ĝi priskribas sonĝon aŭ vizion, en kiu patro renkontas sian mortintan filinon." (Edmund Grimley Evans)
"La verko troviĝas en unusola manuskripto en la Brita Muzeo. Marjorie Boulton, eble la plej flua poeto en la tuta Esperanto-literaturo, nomis tiun ĉi poemon "netradukebla". Se jes, ŝi mirige bone tradukis la netradukeblon - kaj faris tion dimanĉon post dimanĉo, irante sian propran poezian kaj spiritan vojaĝon. Por ŝi, Perlo estis kvazaŭ pilgrima celo - atingita (tiel mi kuraĝas diri) en gloro." (Humphrey Tonkin)
Related Subjects
Poetry