Skip to content
Scan a barcode
Scan
Paperback Seven for Sarra. Sepo por Sarra (En la angla kaj Esperanto) [Esperanto] Book

ISBN: 1595694358

ISBN13: 9781595694355

Seven for Sarra. Sepo por Sarra (En la angla kaj Esperanto) [Esperanto]

La poemojn inspiris la vivo kaj verko de la Venecia poeto kaj intelektulo Sarra Copia Sulam (1600?-1641), specife ŝia kvarjara korespondado kun Ansaldo Ceb?, pastro el Ĝenovo. Tra ilia streĉa, disputoplena, ofte pasia pensinterŝanĝo, Ceb? senĉese klopodis konverti ŝin al Kristanismo, sensukcese. Sarra Copia Sulam vivis, lernis kaj verkis en la Getoo de Vene-cio. La nomo de tiu malgranda juda kvartalo, kie ŝi elvivis sian vivon, trapasis, en nia erao, surprizan metamorfozon, fariĝante tutmonda sinonimo de segregacio kaj sub-premado. Ni povas nur imagi al ni mem kion tiu artisma poeto, profunde sentema pri la potenco de vortoj, opinius pri tiu ŝanĝo. Sub ĉiuj limigoj kiujn judoj devis akcepti por rajti loĝi en Venecio, Sarra kreis en sia domo en la Ghetto Nuovo (la sefarda flanko de riĉe kosmopolita komunumo) literaturan rondon kie literaturo, filozofio kaj religio estis debatataj de judoj kaj nejudoj. Dum aliaj dekretis apartigon, ŝi antaŭvidis dialogon kaj interŝanĝadon. --- Venecio estis dum jarcentoj fokusopunkto por judaj vivo kaj kulturo. Kontraŭ ĉiuj probabloj, ĝia getoo, fondita kiel loko de apartigo en la jaro 1516, fariĝis kosmopolita vojkruciĝo de diversaj judaj komunumoj kaj influa loko de kultura interŝanĝo inter judoj kaj nejudoj.


Recommended

Format: Paperback

Temporarily Unavailable

We receive fewer than 1 copy every 6 months.

Related Subjects

Poetry

Customer Reviews

0 rating
Copyright © 2025 Thriftbooks.com Terms of Use | Privacy Policy | Do Not Sell/Share My Personal Information | Cookie Policy | Cookie Preferences | Accessibility Statement
ThriftBooks ® and the ThriftBooks ® logo are registered trademarks of Thrift Books Global, LLC
GoDaddy Verified and Secured